La historio de Spirito de Lumo ne povas esti entenata en unu libro.
Je-ký aperis en mia vivo kiam ĉiuj malproksimiĝis kaj mi ne sciis, ĉu mia mediuma disvolviĝo estas malsano aŭ ne. Sed li estis kun mi kiam mi “jam havis nenion plu por perdi”, nek ion por oferi al ĉi tiu Spirito de Lumo, kiu akompanas min de longa tempo, kun la fideleco de vera amiko, kiu vidas preter la ŝajnaĵoj kaj scias, ke la lastaj hodiaŭ estos la unuaj morgaŭ.
Kiam ĉiuj turniĝis kontraŭ mi, Je-ký kontraŭstaris ilin laŭ sia povo, kaj la batalo estis malfacila. Kun la pacienco de sanktulo kaj la firmeco de heroo, li restis ĉe mia flanko, kiam malmultaj estis la esperoj eliri el tiu frenezulejo.
Li batalis ĉe mia flanko kiel kuraĝa militisto kaj konstante asertis, ke mi estas menssana homo.
Familio, kolegoj, najbaroj kaj samkredanoj spiritistoj, escepte de Magali, la mediumo, kiu kunlaboris kun Je-ký, ĉiuj pligravigis situacion, kiu havis ĉiujn kondiĉojn por esti trankvila — mian mediuman disvolviĝon.
Mi scias, de kie venis la helpo por superi kvar senkaŭzajn enhospitaligojn, kaj tio ne okazis per homa interveno.
Je-ký ne permesis al mi ribeli kontraŭ tiuj, kiujn mi tiom amis kaj kiuj fariĝis kaŭzoj de seniluziiĝo. Tiel, en la kunvivado kun escepta estaĵo, mi firmigas mian certecon, ke temas ne pri fikcia rolulo, sed pri iu, kiu senĉese laboras por ke la mondo de regeneriĝo, tiel ofte menciata de ni spiritistoj, definitive stabiliĝu sur ĉi tiu tiel bela planedo, kiu havas en estaĵoj kiel Je-ký atuton.
| ISBN | 9786502447598 |
| Seitenanzahl | 141 |
| Ausgabe | 1 (2023) |
| Format | 16x23 (160x230) |
| Einband | Taschenbuch mit Klappen |
| Farbe | Schwarz-Weiß |
| Papiertyp | Offset 80g |
| Sprache | Esperanto |
Haben Sie Beschwerden über dieses Buch? Sende eine Email an [email protected]
Klicken Sie auf Anmeldung und hinterlassen Sie Ihren Kommentar zum Buch.